Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sian filinon), diris puriganta per la maniko de la ĉemizo la ŝviton de la frunto:

—Ne, ne… Se estas mecha*****! Sanktega Patriarko! Kian bone disvolviĝintan beston! Fil’, demono! Se ĝi tuŝas vin oni eĉ ne scias!…

Li rigardes malĝoje la kadavrojn de la tri hundoj diranta:

—Kompatinda Sonorileto!, estas ŝi kiun mi plej sentas… Tiom kuraĝa mia hundino!

Li karesis poste la aliajn tri, kiujn ku lango ekstere spiregis kuŝe kaj neatentite, kvazaŭ nur estus teminta pri acorralar**** bovido malafabla.

Jozefo etendanta al mi sian ponĉon en senfoliejo, diris al mi:

—Sidiĝu, infano; ni demetu bone la felon, ĉar ĝi estas via: —kaj tuj kriis—: Lucas!

Braulio elirigis ridegon, konkludante ĝin por diri:

—Jam tiu devas esti kaŝinta en la kokinejo de la domo.

—Lucas! — denove kriis Jozefo, ne priatentante kion sia nevo diris; sed vidinte ĉiujn ni ridi, demandis:

—Ej! Ej! Kion, do?

—Onklo, se la valano fuĝis de kiam mi eraris la lancobaton.

Jozefo rigardis al ni kvazaŭ estus neeble kompreni nin.

—Fripona timemulo!

Kaj alproksimiĝante al la rivero, kriis en formo ke la montoj ripetis lian voĉon.

—Lucas de la demono!

—Ĉi tie mi havas bonan tranĉilon por senfeligo, avertis al li Tiburcio.

Ne, viro, se estas ke tiu caratoso****, portis la tornistron de manĝajetoj, kaj tiu ĉi blankulo volos manĝi ion kaj… kaj mi ankaŭ, ĉar tie ĉi ne estas esperoj pri mazamorra*****.

Sed la dezirata tornistro estis signalanta ĝuste la punkton forlasita de la neivano. Jozefo, ĝojplene,