Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili estis ankoraŭ nedeciditaj inter timo kaj gajeco ĉar pro nioa prokrasto kaj la pafoj kiujn ilin aŭdis ili supozis ke ni estis en grava danĝero.

Estis Transito kiu unue akceptis nin, notinde pala.

—Ĉu vi mortigis ĝin! — ŝi kriis al ni.

—Jes, filino— respondis al ŝi sian patron.

Ĉiuj ĉirkaŭis nin, eniranta en la kalkulo eĉ la maljunulino Marka, kiu tenis en la manoj capon**** duonelplumigita. Lucia alproksimiĝis por demandi pri mia ĉaspafilo, kaj kiam mi montris ĝin al ŝi, ŝi aldonis mallaŭte:

—Nenio okazis al vi, ĉu ne?

—Nenio— mi respondis al ŝi karesforme, pasanta sur ŝiaj lipoj branĉeton.

—Jam mi pensis…

—Ĉu ne malsuprenvenis tiu fantaziulo Lucas? —demandis Jozefo.

—Li ne— respondis Marta.

Jozefo maĉdiris damnon.

—Kaj kie estas tio kion vi mortigis? — diris fine, igante sin audi, sinjorino Luisa.

—Tie, onklino —respondis Braulio—; kaj helpata de sia fianĉino, dekrispigis*** la tornistron, dirante al la knabino ion kion mi ne aŭdis. Ŝi rigardis min specialmaniere, kaj eligis el la salono banketon por ke mi sidiĝu en la ŝtonpavimo, el kie mi regis la scenon.

Etendigita en la korto la granda kaj velura felo, la virinoj klopodis elspirigi krion; sed ĉe la rulo de la kapo sur la herbo, ili ne povis deteni sin.

—Sed kiel vi mortigis ĝin? Rakontu! —diris sinjorino Luisa—: vi ĉiuj estas kavazaŭ malĝojaj.

—Rakontu al ni— aldonis Lucia.

Tiam Jozefo, prenanta la kapon de la tigro en la manoj, diris: