Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—La tigro estis mortigonta Braulion kiam la sinjoro (li signalis min) mortpafis ĝin.

Li montris la foramen**** kiun en la frunto havis la kapo. Ĉiuj turnis rigardi min, kaj en tiu el ĉiuj rigardoj estis rekompenco de sobra**** por asgado kiu ĝin meritus.

Jozefo daŭrigis la rakontadon kun detaloj pri la historia de nia ekspedicio, dum li kuracis la vundojn a la hundoj, lamentanta la perdon de la aliaj tri.

Braulio palisigis*** la haŭton helpata de Tiburcio.

La virinoj reiris al siaj laboroj, kaj mi dormetis sur unu el la poyos**** en kiu Transito kaj Lucia improvizis matracon de ponĉoj. Estis por mi lulilo la murmuro de la rivero, la grakado de la anseroj, la blekado de la brutaro kiu paŝtiĝis en la montetoj proksimaj kaj la kantoj de la knabinoj kiuj lavis vestaĵojn en la rivereto. La naturo estas la plej bela de la patrinoj kiam doloro mastrumas niaj animon; kaj se feliĉeco karesas nin, ĝi ridas al ni.



ĈAPITRO XXII.

La petoj de la montaranoj igis min resti kun ili ĝis la kvara posttagmeze, horo en kiu, post longegaj adiaŭoj, mi ekiris kun Braulio, kiu obstine akompanis min. Li liberigis min de la peso de la ĉaspafilo kaj pendigis sur unu el siaj ŝultroj guambian****.

Dum la irado mi parolis al li pri sia venonta edziĝo kaj pri la feliĉo kiu atendis lin, amata tiom de Transito kiel ŝi lasis vidi. Li aŭskultis min en silento, sed ridetanta en maniero kiu malmankis paroligi lin*.

Ni estis pasintaj la riveron kaj la lastan ceja*** de monto