Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ne; vi jam vidas ke Transito estas tute timigitas hodiaŭ. Diru tie mil direndaĵoj nmianome.

—Kaj tiu guambia**** kiun vi portis.... Ha —li daŭrigis— prenu ĝin vi, Johano Anĝelo. Vi ne rompos la ĉaspafilon de la mastro ie, ĉu? Vidu ke mi ŝuldas la vivon l tiu —li diris—. Tio estos la plej bona—li onbservis kiam mi ricevis ĝin.

Manprenis i la manos al la kuraĝa ĉasisto, kaj ni disiĝis. Malproksime jam de ni, li kriis:

—Kio estas en la guambia*** estas specimeno de la ineralo kiun komisiis via patro al mia onko.

Kaj konvinkita ke mi aŭdis lin bone li interniĝis en la arbaro.

Mi haltis je du fusilpafoj de de domo rande de la kurento kiu malsupreniris brue ĝis kaŝiĝi en la fruktoĝardeno.

Kiam mi daŭrigis la malsupreniradon mi serĉis Johanon Anĝelon: Li estis malaperinta, kaj mi sciis ke, timema de mia furiozeco pro sia malkuraĝo, li decidis serĉi protekton pli bonan ol tiu ofertita de Braulio kun tiel neakcepteblaj kondiĉoj*****.

Mi havis specialan korinklinon al la nigreto: li havis tiam dekdu jarojn; li estis simpatia kaj oni preskaŭ povus diri ke li estis bela. Kvankam inteligenta, lia naturo havis ion de malsocietema.****

Tre proksime de la domo, mi notis ke la familio estis ankoraŭ en la manĝejo, kaj mi konkludis ke Carlos kaj lia patro estis venintaj. Mi deturnis dekstren, saltis al barilon de la fruktoĝardeno, kaj trairis gtiun ĉi por alveni al mia ĉambro sen esti vidata.

Mi estis pendanta la ĉassakon kaj la ĉaspafilon kiam