Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

perceptis nekutiman voĉbruon. Mia patrino eniris en mia ĉambro en tiu momento, kaj mi demandis al li pri la kialo de tio kion mi aŭdis.

—Okazas —diris la mi mia patrino— ke la sinjoroj de M... estas ĉi tie, kaj vi jam scias ke Don Jeronimo ĉiam parolas kvazaŭ li estus riverborde.

Carlos en la domo! Mi pensis: tiu ĉi estas la provo pri kiu parolis mia patro. Carlos pasigis tagon de enamiĝinto, en taŭga okazo por admiri la pretendulinon. Ke mi ne povu vidigi al li kiom mi amas ŝin! Ne povi diri al ŝi ke mi estos ŝia edzo!... Tiu ĉi estas tormento pli malbona lo mi imagis.

Mia patrino, notinte min eble maltrankvila, diris al mi:

—Ŝajnas ke vi revenis malĝoja.

—Ne, ne, sinjorino; laca.

—Ĉu la ĉasado estis bona?

—Tre feliĉiga.

—Ĉu mi povas diri al via patro ke vi jam havas la ursofelon kiun li komisiis al vi?

—Ne tiun, sed belegan de tigro.

—De tigro?

—Jes, sinjorino, de tiu kiu faris damaĝojn por tie ĉi*****.

—Sed tio devis esti horora.

—La kunuloj estis tre kuraĝaj kaj lertaj.

Ŝi metis je mia atingo ĉion kion mi povis bezoni por la baño, kaj vestoŝanĝo; kaj sammomente kiam ŝi fermetis la pordon post sia eliro, mi avertis al ŝi ke ŝi ankoraŭ ne diru ke mi estis reveninta.

Ŝi eniris denove, kaj uzante tiun dolĉan voĉon pro korinklino kiu estis nerezistebla ĉiam kiam ŝi konsilis min, diris al mi:

—Vi memoras tion pri kio ni parolis la alian tagon pri la vizito de tiuj sinjoroj, ĉu ne?

Kontenka pri la respondo, ŝi aldonis: