Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Bone. Mi tre prifidas vian sukceson.

Kaj konstatinte denove ke nenio mankis al mi, ŝi eliris.

Kion braulio estis dirinta ke estis moineralo, ne estis alia aĵo ol la kapo de la tigro; kaj per tiu ruzaĵo sukcesis alvenigi al la domo tiun trofeon de nia kuraĝaĵo.***

Laŭ la komentarioj pri la sceno faritaj en la domo poste, mi sciis ke en la manĝejo okazis tio ĉi:

Oni estis servonta la kafon en la momento kiam alvenis Jozefo Anĝelo dirante mi jam estis venanta kaj montrisd al mia patro la enhavon de la tornistro. Tiu ĉi, dezirema ke don Jeronimo donu al li sian opinion pri la kvarcoj***, ordonis al la nigreto ke li elmontru ilin; kaj li intencis tion fari kiam li kriis terure kaj saltis kiel cervo surprizigita.

Ĉiu el la ĉeestantoj vilis sciiĝi al si kio okazis. Johano Anĝelo, kun la dorso kontraŭ*** la muro, la okuloj malfermegitaj kaj signalanta kun la brakoj etenditaj la sakon, ekkriis:

—La tigro!

—Kie? —demandis don Jeronimo elverŝante parton de la kafo kiun li trinkis, kaj starigante kun pli hasto lo oni povis atendi ke permesus sia sfera abdomeno.

Carlos kaj mia patro ankaŭ forlasis siajn seĝojn.***

Emma kaj Maria alproksimiĝis unu al la alia.

—En la guambia!***** —respondis** la demandito.

Al ĉiuj revenis la animo al la korpo.

Mia patro skuis antaŭzorge la sakon, kaj vidinte la kapon ruli sur la kaheloj***, donis paŝon malantaŭen; don Jeronimo, alian; kaj apogante la monojn en la genuoj, prorrumpio****:

—Monstra!

Carlos, antaŭenirinte por ekzameni la kapon:

—Horora!

Felipe, kiu alvenis vokita de la bruo, staris sur tabureto. Eloisa prenis sin de brako de mia patro. Johano, duonploranta, klopodis supreiniri sur la genuojn de