Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Maria, kaj tiu ĉi, tiel pala kiel Emma, rigardis angore al la montetoj, atendanta vidi min malsuprenveni.

—Kio mortigis ĝin? —demandis Carlos al Johano Anĝelo, kiu jam estis trankvila.

—La ĉaspafilo de la mastreto.

—Ke la ĉaspafilo de la mastreto sola? — recalco** don Jeronimo ridanta kaj okupanta denove la seĝon.

—Ne, mia mastro, sed ke sijoro Braulio diris en la monto ke li ŝuldis sian vivon al ĝi...

—Kie estas do Efrain’? —demandis trankvile mia patro, rigardanta Marian.

—Li restis en la rivereto.

En tiu momento revenis mia patrino al la manĝejo. Forgesinte ke ŝi ĵus vidis min, ŝi ekkriis:

—Aj mia filo!

—Li jam venas —observis mia patro.

—Jes, jes; mi jam scias —respondis ŝi—; sed, kiel oni mottigis tiun ĉi beston?

—Ĉi tie estis al mortpafo —diris Carlos sin klinante por signali la truon en la frunto.

—Sed, ĉu eblas? —demandis don Jeronimo al mia patro, alproksimiĝante al la fajrilo por ekbruligi cigaron—; ĉu oni povas kredi ke vi permesas tion al Efrain’?

Ridetis mia patro respondante al li kun iom da propra kontentiĝo***.

—Mi komisiis al li antaŭ kelkaj tagoj felon de urso por la piedoj**** de mia lito, kaj certe li preferis alporti al mi unu de tigro.

Maria vidis jam en la okuloj de mia patrino kio povis ŝin trankviligi. Si direktiĝis al la salono iriganta Johanon de la mano: tiu ĉi, prenita de ŝia jupo kaj timigita ankoraŭ, li malhelpis ŝin paŝi. Devis ŝi levi lin, kaj ĉe la eliro diris ŝi al li:

—Ploranta? Ha malbela! Ĉu viro kun timo?