Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Don Jeronimo, kiu sukcesis aŭdi ŝin, observis, lulanta sin en sia seĝo kaj ĵetanta buŝplenon da fumo:

—Tiu alia ankaŭ mortigos tigrojn.

—Vidu vi Efrainon farita ĉasisto de sovaĝbestoj —diris Carlos al Emma, sidiĝanta apud ŝi—; kaj en la lernejo li ne sin dignis pafi bodokerazon**** al paparote*****. Kaj ne sinjoro... mi memoras nun ke en la ripoztagoj mi vidis lin fari bonajn pafojn en la lageto de Fontibono. Kaj tiuj ĉi ĉasadoj estas oftaj?

—Aliajn fojojn —respondis mia fratino— mi mortigis kun Jozefo kaj Braulio malgrandajn ursojn kaj tre belajn lupojn.

—Mi kiu pensis instigi vin por ke ni faru morgaŭ ĉasadon de cervoj, kaj preparinte min por tio ĉi mi venis kun mia angla ĉaspafilo!

—Li havos multege da plezuro amuzigi vin: se hieraŭ estus vi veninta, hodiaŭ ni estus irintaj ambaŭ al la ĉasado.

—Ha! Jes... se mi estus sciinta...

Majo, kiu estis liverigante kelkajn bongustajn manĝaĵojn en la kuirejo, pasis tiam al la manĝejo. Ĝi haltis ĉe la vido de la kapo; hirtigita la nuko kaj la spino, donis singardan ĉirkaŭiron por alproksimiĝi fine flari ĝin. Recorrio** la domon trote, kaj reiranta al la manĝejo, ekplorbojis: ĝi ne trovis min, kaj eble la instinkto anoncis al li ke mi havis danĝerojn.

Mia patro impresiĝis pri la plorbojoj; estis li viro kiu kredis je iaj antaŭdiroj kaj aŭguroj, maltrankviloj de sia raso kiujn li ne povis tute preterlasigi.

—Majo, Majo, kio okazas? —diris li karesanta la hundon, kaj kun malbone kaŝita senpacienco—: tiu ĉi infano kiu ne alvenas…

En tiu momento eniris mi al la salono kun vestaĵo en kiu