Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vere ne estus rekoninta min sed de tre proksime Transito kaj Lucia.

Maria estis tie. Apenaŭ estis tempo por ke ni interŝanĝu saluton kaj rideton. Johano, kiu estis sidanta en la sino de Maria, diria l mi en sia malbona lingvaĵo kiam mi preterpasis, signalante al mi la manĝejojn:

—Tie estas la koko******

Kaj mi eniris al la manĝejo ridetanta, ĉar mi imagis ke la infano aludis al don Jeronimo.***

Donis mi fortan ĉirkaŭbrakon al Carlos, kiu antaxuis por akcepti min; kaj dum tiu momento mi forgesis preskaŭ komplete ĉion kion en la lastaj tagoj mi suferis pro lia kulpo.

La sinjoro de M.... premis afable en siaj manoj miajn, dirante:

—Bone, bone!--- kiel ni ne estas maljunaj se ĉiuj ĉi knaboj fariĝis viroj?

Ni eniris al la salonon: Maria ne estis jam en ĝi.

La konversacio rulis pri la lasta ĉasado, kaj min malkonfirmis don Jeronimo kiam mi cerigis ke la sukceso de ĝi suldiĝis al Braulio, ĉar li metis antaŭ mi kion dirite de Johano Anĝelo.

Emma sciigis al mi ke Carlos venis preparita por ke ni faru ĉasadon de cerboj: li entuziasmiĝis kun la promeso kiun i faris al li fari belan ĉasadxon proksime de la domo.

Post kiam mia fratino eliris, Carlos volis igi min vidi sian anglan ĉaspafilon, kaj tiucele ni pasis al mia ĉambro. Estis ĝi armilo ekzakta ak tiu kiun mia patro donacis al mi kiam mi revenis de Bogoto, kvankam antaŭ lo mi vidis ĝin, Carlos certigisd al mi ke neniam venis al la lando simila aĵo.

—Bone —li diria l mi, post kiam mi ekzamenis ĝin—. Ĉu ankaŭ per tiu ĉi vi mortigus tiajn bestojn?

—Certe jes: je sesdek ulnoj*** de distanco ĝi ne malsupreniros unu linion.***