Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

breton****, Mi ankaŭ studas, tio estas, legas... ne estas tempo por pli; kaj mi havas abeturienta kuzino kiu sin obstinis en ke mi englutu diluvon de romanoj. Vi scias ke la seriozaj studoj ne estis mia malforteco: pro tio mi ne volis gradiĝi, kvankam mi povis ĝin fari.

Mi ne povas preterlasigi la tedon kiu kaŭzas al mi politiko kaj kion me encocora**** ĉio ĉi pri litis*****, malgraŭ ke mia patro lamentas tagon kaj nokton ke mi ne estu fronte de siaj pledoj***; li havas la manion** pledi, kaj la plej gravaj aferoj temas pri dudek kvadrataj ulnoj** de marĉo*** aŭ la modifo de kurento de zanjon*** kiu volonte metis en la flanko de la najbaro zoneton de niaj teroj.

—Ni vidu —li komencis legante la titolojn de la libroj— Frayssinous, Kristo antaŭ la Jarcento, La Biblio... Ĉi tie estas multe da mistikaĵo. Don Quijote... Kompreneble: neniam mi povis legi du ĉapitrojn.

—Ĉu ne, vere?***

—Blair —li daŭrigis—; Chateubriand... Mia kuzino Hortensia havas furoron pri tio ĉi.*** Angla Gramatiko. Kian ribelan lingvon! Mi ne povis eniri en ĝi.

—Sed vi jam parolis iom.

—La «how do you do» kiel la «comment ca vat’ il» de la franca.

—Sed vi havas bonegan prononcadon.

—Tion oni diris al mi por stimuli min.

Kaj daŭrigante la ekzamenadon:

—Ŝekspiro? Kalderon’... Versoj, ĉu ne? Hispana teatro. Pli da versoj? Konfesu tion al mi, ĉu vi ankoraŭ faras versojn? Mi memoras ke vi faris kelkajn kiujn malĝojigis min igante min pensi pri Kaŭko. Ĉu vi faras?

—Ne.

—Mi priĝojas tion, ĉar vi finus mortanta pri malsato.

—Kortes’ —li daŭrigis—; Konkero de Meksiko?