Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ne; estas alia afero.

—Tocqueville, Demokratio en Ameriko... Peston! Segur... Kian runflan!****

Alveninte tie sonoris la sonorileto de la manĝejo anoncanta ke la refreŝigaĵo estis en la tablo. Carlos, haltanta la akuzekzamenon de miaj libroj, alproksimiĝis al la spegulo, kombis siajn vongoharojn kaj hararoj per la poŝkombilo, li faldis, kiel tajlorino laĉon, tiun de siaj blua kravato, kaj ni eliris.



ĈAPITRO XXIII.

Carlos kaj mi prezentiĝis** en la manĝejo. La seĝoj estis distribuitaj tiel: prezidis mia patro la tablon; maldekstre de li ĵus sidiĝis mia patrino; dekstre don Jeronimo, kiu defaldis**** la buŝtukon sen interrompi la pesan** historion pri tiu pledo** kiu pro bienlimoj li subtenis kun don Ignacio; sekve de tiu de mia patrino estis neokupata seĝo kaj alia flanke de sinjoro de M…; post tiuj ĉi, u u fronte al la alia, troviĝis Maria kaj Emma, kaj poste la infanoj.

Korespondis al mi signali al Carlos kiu el la neokupataj seĝoj li devus okupi. Kiam mi estis montranta ĝin, Maria, sen rigardi min, apogis sian manon ennla seĝo kiun ŝi havis apude, kiel ŝi kutimis fari por indiki al mi, se ke la aliaj komprenu, ke mi povis esti proksime de ŝi. Dubante eble esti komprenata, ŝi tuj serĉis miajn okulojn kun ŝiaj, kies lingvo en tiaj okazioj estis al mi familiara. Tamen, mi ofertis al Carlos la seĝon kiun ŝi ofertis al mi, kaj mi sidiĝis apud Emma.

Mirakle don jeronimo metis finan punkton al sia konkluda pledo kiun li presentis en la juĝejo la pasintan tagon, kaj turnante al mi, diris:***