Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iĝas jam pugnobato sub la makzelon ĵetas lian kaskon de sur la kapo kaj lin mem al la tranĉea muro.

»Nun vi ja scios,« diras la Juliano tiel trankvile kiel ĵus antaŭe, »kiel konduti rilate min!« Tomba silento. La junulo ĉirkaŭrigardas kaj daŭrigas, ankoraŭ ĉiam egale trankvila, preskaŭ indiferenta: »Poste vi povas puŝi lancon en mian dorson, vi malbravulaĉoj, sed vizaĝ-al-vizaĝe vi ne plu risku aroganti!«

Ankoraŭ ĉiam tomba silento. La okuloj de la Juliano ĉirkaŭkuras. Ĉiuj faligas la rigardon: la sovaĝaj bestoj estas katenitaj.

Tra la tranĉeo alkuras spirblove oficiro.

»Tuj ĝi komenciĝos« li stertoras voĉmanke. »Via direkto estas la bastiono, tie duondekstre.« Senspire li fortrotas antaŭen.

Cezaro subite eksentas sian koron frapi ĝis en la gorĝo, dum ĉe la stomako ekpezis malfortemo. Unuan fojon ĉe la fronto, li pensas. Mildiabloj! Nur oni ne lasu rimarki. Ĉu mi palas? turmentas lin.

»Batalprete!« li komandas kun altrudita tranvilego.

La vojo, de la tranĉeofino ĝis la muro, estas nelonga: apenaŭ kvindek paŝoj. Sed ĝi gvidas tra hajlego da sagoj kaj plumbo. Antaŭ ol la taĉmento atingas la celon, falas preskaŭ triono. La kromrestintoj nun premiĝas al la muro, libere ekspirante.

La Juliano orientiĝas. Dekstre kaj maldekstre de li estas aliaj kurtaĉmentoj, kiuj antaŭ la decidiga atako ankoraŭ iom ripozas. Ĉie, okul-atinge, li vidas febre brilajn okulojn, forte kunpremitajn aŭ mordatajn lipojn, mienojn, kiuj malrapide senformiĝas pro la pene regata ekscitiĝo.