Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tonon trans la muron de l’ ĝardeno. Por momento la okuloj postrigardas la turniĝantan bastonon, sed jam denove iĝas malhelaj kaj koleraj.

La maljuna Kirissa ne povis veni en malpli oportuna tempo: ĵus li estis Arĥidamo kaj ĝuste volis ruzlogi la plateanojn en embuskon. Jes vere, Tukidido tion alie rakontas, sed kial imiti la fuŝaĵon? Tion li ja pli bone plenumos: ĉar li ne povas kuratake konkeri la urbon, li ŝajne retiriĝas kaj kaŝe ekbivakas. La plateanoj kompreneble lin persekutas. Intertempe li kojne sin ŝovas inter ilin kaj la urbon, pereigante eĉ la lastan homon… Meditante li pristudas la batalkampon. Urban remparon prezentas al li la ĝardenmuro. Arbetaĵoj dislarĝiĝas en arbaron, en kiu li ekembuskis kun la elektita taĉmento, kreita de lia senlaca fantazio. Profunde enspirante li elstreĉas la tutan korpon. Ĉu jam ne sonas el malproksime la ovacioj de l’ urbanoj, kiuj kredas forliberiĝi de la sieĝo? Ĉu en la urbomuro jam ne malfermiĝas pordo, larĝe faŭkante por…

Aŭdiĝas voĉoj. Kajo eltiriĝas el la revaĵo, en kiun li ĵus denove dronis, li jam estas maldorma kaj nuntempa. Rapide ĉirkaŭrigardante li kaptas la libron sur ŝtonbenko, surventriĝas kaj komencas, ŝajne, diligente legi.

»Ĉu vi havis malagrablaĵojn en la ofico?« — li aŭdas demandi la patrinon.

»En la ofico oni ĉiam havas malagrablaĵojn« — respondas la patro. »Vi ne povas imagi, ho Aŭrelia, kiom da homa krudeco, malnoblo kaj naŭzo evidentiĝas en la bagatelaj procesoj. Pensu do, kiel estos en la pretorejo, kiam elviciĝos gravaj aferoj?« La patro eksilentis. Kun videbla intenco li turnas la interparolon al io alia. »Kiam vi vidis Kajon lastafoje?«