Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laŭ sia memoro, tiu impona fianĉo, kiun oni hodiaŭ atendas hejmen en plena gloro.—Atentu, Krisĉjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas kun la juna mastrino, ni ankaŭ venas, sed kiel vagantoj, malpuraj kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je sia ekiro.

KRISĈJO. Bonege! Estos ja tre interese ĉe la botisto. Mi akompanos vin, Miĉjo, kaj pliigos la koleregon de l’ mastrino.

MIĈJO. Plivole rapidu antaŭe al la hejmo de Esko kaj anoncu la alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola por ripozi.

KRISĈJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu nur baldaŭ post mi! (Iras.)

MIĈJO (sola). Vane vi atendos min; ĉar pro nenio mi nun volus renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas ŝin pli ol diablon. Kaj kiu ŝin ne timus?—Nun al mia propra nesto; kaj Esko’n, kun la sako da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en la faŭkon de la nigra drako.—Li restadas ankoraŭ. (Kriante.) Esko!

ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj.

MIĈJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la monon.—(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.)

ESKO. Tie kreskis sufiĉe da rakitherbo.

MIĈJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi ĵus ankaŭ mem ektrinkis.

ESKO. Kion vi celas?