Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu gajejo al la alia, malŝparinte monon; sed nun la kaso elkonsumiĝis ĝis la lasta monereto.

KRISĈJO. Ĉu ankaŭ Esko drinkis?

MIĈJO. Ne eĉ guton, sed akompanis min ĉie fidela, ĉar ŝajnis honto al la fianĉo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte koleris je mi kaj klukis kiel ruĝa koko, sed tio ne maltrankviligis min, mi nur diboĉis laŭplaĉe. Tiuj tri semajnoj pasis tre rapide.—Jena do estis la edziĝa vojaĝo de Esko.

KRISĈJO. Mi preskaŭ tion konjektis jam ĉe la komenco, aŭdinte diversajn famojn de la fianĉinejo kaj pro tio mi laŭeble akcelis mian edziĝon kun Janjo. La botiston mi igis al la juĝisto kaj du fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa akurateco, postulas por la tria proklamo edziĝpromeson de Tobio. Certe la edziĝintencoj de Esko evoluis laŭ mia espero, tamen ĉio povas ankoraŭ subite ŝanĝiĝi. La filo nun revenas malprosperinte, kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta heredaĵo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinaĉo. Kaj ĉio tio ĉi okazos dum la preposto atendas edziĝpromeson de Tobio. Ho, se ĉeestus la patro de l’ junulino, ŝia vera edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimanĉo okazus la tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edziĝon.

MIĈJO. Mi antaŭdiras vian venkon.

KRISĈJO. Se ĝuste vi antaŭdiras, vere vi estos la plej bona gasto ĉe mia edziĝo.

MIĈJO. Tion mi esperas kaj »laŭ via deziro al vi okazos», kiel Esko sin esprimas, komentariante biblion