Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto Tobio mi ne venos kune kun vi, ne eĉ paŝon mi plu akompanos vin. (Krisĉjo alvenas.) Ho, Krisĉjo! Kien vi iras?

KRISĈJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj ankaŭ venos.

MIĈJO. Jen vi vidas la svatiston!

KRISĈJO. Kie estas la fianĉo?

MIĈJO. Tie, en la arbaro.

KRISĈJO. Kaj kie la juna edzino, antaŭa Greto ĉe Karri?

MIĈJO. En brakoj de sia edzo.

KRISĈJO. Hoo—oh! Ili estas enamiĝintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas tie ĉi, atendas ĝis la juna paro eliros el la arbaro?

MIĈJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kaŭze de longa restado sur la edziĝa vojaĝo, kaj tamen ne venigante edzinon al la hejmo.

KRISĈJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Ĉu li ne ricevis sian Greton?

MIĈJO. La lignoŝuisto ŝin ekkaptis, kaj ilian edziĝon oni estis festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojaĝa sako sur la dorso alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj ĝuis la regalaĵojn.

KRISĈJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Miĉjo?

MIĈJO. Ĝis nun ni restis survoje, translokiĝintaj de