Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

faris antaŭ kelkaj sekundoj, kaj ĝi estas jena: neniam iradi per ŝuoj de mensogo.

ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.—Sed atendu min dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[1], kiun mi scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.

MIĈJO. Kion vi faras kun rakitherbo?

ESKO. Mi portas ĝin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkoleriĝos.

MIĈJO. Kion faros via patrino kun ĝi?

ESKO. Mi konfesu al vi ankaŭ alian sekreton. Vi ja scias, ke mia patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaŭ enlitigas la maljunulon kaj ŝvitigas lin kvazaŭ la vaporbanejo, li spiregas, vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la buĉbenko. Tiu stato daŭras nur kelke da horoj kaj li refariĝas sobra. Kredu min, post tiu artifiko li ne toleras eĉ vidi brandon dum multaj monatoj. Sed alkutimiĝo kaŭzas, ke li bezonas ĉiam pliigitan doson, kaj panjo bezonas ĉiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de ĉi tiu herbo tre plaĉos al ŝi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.—Atendu min tie ĉi dum momento. (Iras.)

MIĈJO (sola). Ĉu mi atendu vin, aŭ direktu la paŝojn al mia propra hejmo? Eble tio ŝajnus ŝteliro.—Mi atendos vin, sed de tie reveninte, mi aranĝos kun vi konflikteton. Kaŭzon mi facile trovos. Jes, konflikton

  1. La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.