Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi nur sentus iom da kapturno de l’ brando, kiu kuraĝigas homon eĉ je la plej granda danĝero; kantante ni ĝin renkontas. Vi tian kuraĝon bezonas alpaŝante al via terura patrino, pro tio, trinku!

ESKO. Ĉu ĝi helpus?

MIĈJO. Sendube.—Trinku!

ESKO. Mi ne trinkos.

MIĈJO. Tiam ni disiĝas, mi ne akompanas vin plu. Adiaŭ! (Intencas foriri.)

ESKO. Haltu, Miĉjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen.

MIĈJO. Ĉu vi volas trinki?

ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.)

MIĈJO (aparte). Bone!

ESKO. Ĉu vi vidis, ke mi trinkis?

MIĈJO. Ankoraŭ glutu ektrinkon, ĉar ĝi estas la unua kaj lasta fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste disiĝo.

ESKO. Ĉu mi ne trinkis?

MIĈJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuraĝe akceptos bastonadon de via patrino, ĉar estu certa, bastonegadon vi ricevos.

ESKO. Miĉjo Vilkastus ne estas profeto.

MIĈJO. Kvankam ne profeto, mi povas antaŭdiri kio vin hodiaŭ atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio ajn.

ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, ĉu jes?

MIĈJO. Mi kredas kaj fidas.