Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ESKO. Ŝajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solviĝas en la aero.

ANDREO. Ankoraŭ vi ja estas sendifekta.

ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postaĵon kaj leviĝas en la alteco.

ANDREO. Sur la tero vi ankoraŭ staras, kiel mi, la peka homo.

ESKO. Vian voĉon mi malbone distingas ĝis ĉi-alte. Kion vi diris?

ANDREO. Sur la tero vi staras.

ESKO. Sed mia spirito turniĝas sur poluso de la ĉielo.

ANDREO. Vi malĝojigas min.

ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj ĉielo faras transkapiĝon kaj vi, Andreo, ŝajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas satanan kuraĝon. Hih! Nun mi batalus kun legioj.

ANDREO. Vi ja drinkis?

ESKO. Eĉ tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi ĵus prenis el la poŝbotelo de Miĉjo.—Sed nun la tempo plenumiĝis, kaj ni ĉiuj devas foje morti; kredu min!

ANDREO. Ĉu vi iam antaŭe ebriiĝis?

ESKO. Verdire, neniam!

ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia.

ESKO. Ĉu tio estus ebrieco?

ANDREO. Ĝuste, jes! estu certa pri tio!

ESKO. Tiel dolĉe, tiel ĉiele, ferkuraĝege! Se la tutan mondon mi povus ĉirkaŭpreni, mi ĝin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi povus eksalti al supro de tiu piceo