Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭ al rando de tiu nubo kaj de tie ree kiel fulmo malsupren ĝis la kerno de l’ tero. La vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estaĵoj, ĉar Dio zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Ĉu ne? Kion vi diras, tajloro?

ANDREO. Mi diras preskaŭ nenion.

ESKO. Ĉu tajloro superas botiston?

ANDREO. Ambaŭ estas utilaj en la mondo.

ESKO. Vi kutimas mallaŭdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaŭ ne estus piedoj. Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du.

ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi komprenas, sed mi nenion diros.

ESKO. Ne fariĝu disputo, ĉar nun estas tago de l’ ĝojo. (Kun predika voĉo):

»Estu gaja, la anim’, fidu al la bovo, vi, alten vin kondukos ĝi.» Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaŭ mi devus tien iri. Al koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos ĉie.

ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone.

ESKO. Ne eĉ unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros malproksimen, eĉ pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la fraŭlino de pastrejo sonĝis.—Transdonu al ili miajn salutojn kaj danku ilin por la