Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edukado, diru, ke mi ilin benis forirante kaj estas gaja kiel virŝafo. (Fiere la kapon balancante.)

»Estu gaja, la anim’, fidu al la bovo, vi, alten vin kondukos ĝi.» Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.—Andreo, ni estu gajegaj!—Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.)

ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa, kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen ĉapelo kaj la dua ŝuo.)

ESKO. Dio mia, Andreo, ĉu ni kuru la kapojn kontraŭ la pinojn?

ANDREO. En kia stato vi troviĝas? Mankas ja ĉapelo kaj la dua ŝuo!

ESKO. Ili manku.

ANDREO. Ni serĉu ilin.

ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptaĵon. Ĉu mi zorgus pri ĉapelo kaj unu ŝuo? Diableto! Mi forĵetos ĉiujn miajn vestojn, se mi tute koleriĝas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj!

ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al prudentulo.—Mi iros por elserĉi vian ĉapelon.

ESKO. Ne iru, alie ni fariĝos malamikoj.

ANDREO. Ĉu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri inter la homoj?