Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ZAKARIO. Ni revenas el la urbo.

IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu feliĉigos nin.

ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per ŝnurego?

IVARO. Ĝi estas ligaĵo de amikeco, kompreneble.

ESKO. Klarigu al mi la aferon.

IVARO. Ĉu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon apud la nazo?

ESKO. La granda ŝtelisto!

ZAKARIO. Ĝuste la sama.

IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo.

ESKO. Kia bonŝanco!

IVARO. Nur sepcent talerojn!

ESKO (aparte). Kia bonŝanco! Tio kaŭzos grandan ĝojon en mia hejmo kaj savos ankaŭ min.

ZAKARIO. Sed aŭdu, nevo mia, hodiaŭ ja devis okazi via postedziĝa festo?

IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie ĉi?

ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fianĉinon oni trompe donis al alia kaj mi kiel fraŭlo devis reveni. Ĝis nun mi restis survoje, dank’ al Miĉjo Vilkastus. Li ankaŭ min trompis. La dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edziĝo, li fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, ĝuste tie ĉi. Mi decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen kredas, ke la afero ŝanĝiĝis.

IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaŭ faris malprosperan vojaĝon, sed tiu nia feliĉbirdo (montrante Niko’n) rebonigos ĉion. Nun mi tute kuraĝe revenos; eĉ tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed jen anstataŭe