Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni laŭte de ĝojo huraos.

ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via drinkado.

IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaŭ ol ĉe la urba impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson.

ZAKARIO. Mian dorson?

IVARO. Jes, la vian, Esko’an kaj mian propran.

ESKO. Ha, kia mirega ŝanĝo! Nun ni deziregas atingi la hejmon, heroe kvazaŭ venkintoj en la milito. Tian feliĉon ni ne meritis. Ni danku la providencon!

IVARO. Ni danku la providencon; ĝi ŝteligis tiun viron por savi nin, mizerulojn.—Sed mi sentas teruran malsaton. Ĉu via sako enhavas manĝaĵon?

ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.—Terure ankaŭ mi malsatas. Maldolĉe! Mi povus, kiel plej bona birdĉasista hundo, senti flaron de pano en porvojaĝa sako de l’ veturanto, kaj vere, agrablan flaron de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian insistan malsaton mi neniam antaŭe spertis. Sed iom da pacienco ankoraŭ, baldaŭ nia patrino donos al ni manĝon.

IVARO. Buterpanon ŝi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la ĉevalon. (Intencas iri dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni ambaŭ senindulge baldaŭ troviĝos en la pendingo. (Iras.)

ZAKARIO. Mi bone gardos lin.

NIKO (aparte). Ankaŭ mi volonte volus malplenigi teleron da pizaĵo, ĉar mi estas malplena kiel en la malli-