Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

berejo antaŭ du semajnoj. Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj vojetojn de mia infaneco.

ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran krimon, alproprigi al si havaĵon de alia persono, ĝin enŝovi en sian propran poŝon kaj sin forŝteli. Konsideru tion, mizerulo!

NIKO. Silentu tuj, kokinŝtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi liberigas la manon el la ŝnurego, ekprenas vian hararon kaj disĵetas la ventoneston en la aeron.

ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia kapo rekuraĝigante.—Fripono! Ĉu vi insultas min? Atentu, ke mi ne ekprenu vin je la gorĝo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.

ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.

IVARO (venigas ĉevalon kun ĉaro sur la scenejon). Pri kio Esko disputas?

ESKO. Tiu senhontulo min insultas, ĉar mi kristanmaniere lin riproĉis pri lia ŝtelo.

IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin riproĉante pro tio, por kio ni devus lin danki.—Nun ĉiuj supreniru en la ĉaron, mia ĉevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas. (Ĉiuj sin lokas sur la ĉaron.) Mi, via veturigisto, sidiĝas antaŭe, onklo kun nia orkoko, sidiĝu en la mezo, poste Esko, kaj vi kun via fluto malantaŭe, kaj ludu tiel, ke la ĉielo krevas.

ANDREO. Mi ludos!

IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia ĉevalo galopos!

ANDREO. Mi ne elfalos.