Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ZEBEDEO. Certe ĝi devas tie troviĝi, sed en la teksto. Sube estas nomo kaj parafo de via patro, apud ĝi la nomo de atestanto kaj plej sube »Zebedeo, kantoro».

TOBIO. Nu, eble vi komprenas?

ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu fariĝos atestanto?

TOBIO. Miĉjo Vilkastus estas plej taŭga. Li estas svatisto de Esko kaj lin ankaŭ akompanas al la edziĝofesto. Laŭ interkonsento li jam devus esti tie ĉi. Ekiru, Esko, por informiĝi pri li.

ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.

ESKO. Mi rapidas, ĉar jam urĝas. (Iras.)

ZEBEDEO. Ĉu vi vizitis preĝejon hieraŭ?

TOBIO. Ne, Dio pardonu min.

ZEBEDEO. Domaĝe, domaĝe, granda domaĝo. Johano Kurkelo tie predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l’ Sinjoro.

TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de riĉulo sukcesas, kontraŭe fariĝas kun malriĉulo.—Ĉu vere Johano jam aperis en la predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj ŝajnis li al mi iom naivega, tamen li nun estas magistro.

ZEBEDEO. Gimnaziano, ĝis plue gimnaziano; sed en tiu junulo loĝas spirito de l’ Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj aŭdinta liajn vortojn, mi vetas, ke eĉ viajn renojn li estus tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia voĉo tremetis. Sed baldaŭ li sin orientis, ruĝiĝis kiel fajra forno kaj skuante la kapon laŭte kriis: »vekiĝu, kiu dormas, vekiĝu, kiu dormas».—En du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri