Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

teruraĵoj de infero, la dua pri ĝojoj de ĉielo.—Ho, ho, tia knabo! Anĝelon de l’ Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, ŝvitante kaj spiregante. Kaj fine vidiĝis la efiko de lia patoso: subite dolĉa emocio kaptis la virinaron en la preĝejo kaj poste mallaŭta kaj daŭranta ploreto aŭdiĝis, kiel ĉiam okazas je trafo de la Vorto.

TOBIO. Kaj la viroj?

ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaŭ ŝtipoj.

TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas feliĉa. Ŝi savos sian animon pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj pereos ol inter la virinoj.

ZEBEDEO. Bedaŭrinde vi estas prava, tion pruvas la ĉiutagaj ekzemploj. Tio ĉi vidiĝas ankaŭ en la kunvenoj sabatvespere ĉe la pastra helpanto—vere religia viro—la virinoj ĉiam ĉeestas pli multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardiĝintaj, jes hardiĝintaj. Sed sub severa postulo eĉ virbesto naskas, diras la proverbo, kaj tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn antaŭ ol la Vorto faris impreson ĉe la viroj; fine doninte al ili kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: »eĉ pri tiu prediko vi foje estos responda», vidu, la mentono ĉe kelkaj maljunuloj tremetis kaj la hartufoj ŝanceliĝis. Kaj nun, kiam li alvenis al la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la ĉielon, tiam peza muĝado aŭdiĝis en la tuta preĝejo, kiel en la arbaro dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne eĉ unu okulo restis seka. Tia estis la hieraŭa diservo, kies ĉarmon vi, Tobio, ne ĝuis.

TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova