Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

intrigulo. La Ĉiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan mondon.—Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?

ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus okazinta malsukceso.

TOBIO. Kiel li proklamis pri la edziĝatesto de Esko?

ZEBEDEO. Bone.—Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi: ĉu vi bone informiĝis pri la karaktero de via estonta bofilino? Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun malbona virino.

TOBIO. Oni asertas, ke ŝi estas ĉasta knabino. Vi ja scias, Greto de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la afero tiel sukcesus? Unue ĝi estis kiel muŝo, sed kreskis kiel bovon, jen ĝia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun Miĉjo Vilkastus vizitis sorĉulon, li konatiĝis kun la knabino, dum ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorĉulon. Miĉjo observis kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion, brave uzis la okazon, fariĝis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.

ZEBEDEO. Ĉu ĉio sin bazas sur tio?

TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo. Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta tago kaj eĉ iom dum la sekvinta! Hi hi hi!