Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ZEBEDEO. Ĉu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aŭ edukatino de Karri?

TOBIO. Ili ĉiam agis kun ŝi kiel kun edukatino kaj tute malriĉa ŝi ne ŝajnas esti; oni certigas, ke ŝia tenejo enhavas diversajn aĵojn. Du tagojn post la edziĝofesto la pakveturiloj, laŭ interkonsento, alvenos tien ĉi.—Hodiaŭ Esko kaj Miĉjo ekiros, morgaŭ ili alvenos al hejmo de la fianĉino tiel frue, ke ili ankoraŭ havos tempon prizorgi la edziĝproklamon por proksima dimanĉo, kiam la unua proklamo okazos.[1] La intertempon ĝis la sankcio Miĉjo pasigos ĉe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la fianĉino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo fariĝos al li plezurega.

ZEBEDEO. Plezurega la tempo fariĝis por Jakobo dum atendo al la junulino Raĥelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas ĉiam rekte eldiri miajn pensojn, eĉ kvankam ili malplaĉus al la aŭskultanto.—Mi scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian zorgatinon, Janjo, edziĝi kiel eble plej baldaŭ, ĉar, kiu tion unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Ŝajnas al mi, ke via filo fariĝos la feliĉulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malriĉa; al ŝi estas »marĉo tie, koto ĉi tie, seka nenie». Kaj atentu plue: ŝi estas pliaĝa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?

TOBIO. Mi komprenas vin. Sed ĉiuj en la mondo

  1. En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj dimanĉoj antaŭ la sankcio.