Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al si mem petas la ĉiutagan panon. Estas devigo; ni loĝas sur la erikejo, sur la seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj ĉie kiel grizaj katoj, emaj elŝiri la okulojn unu de la alia. La terura malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du malgrandajn herbejaĉojn apud la marĉo, kiuj ebligas nutri bovinon. Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj ŝtipoj. Fine mi do ricevas laktoguton en mian kuveton kaj iafoje eĉ butereron sur mian panpecon. Jes, bona kantoro, la malriĉulo devas klopodi per ungoj kaj dentoj por gajni sian porvivon.

ZEBEDEO. Certe la malriĉeco ne estas honto nek krimo, sed tamen peza ŝarĝo, kaj la riĉulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi kuraĝas diri al vi kelkajn vortojn, kuraĝas vin riproĉi pro via maldankemeco al Li, de kiu ĉio bona venas. Vi estas pli bonhava ol kontraŭe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas ĉevalon kaj bovinon kaj mi scias, ke ĉiam aŭtune vi bovidon kaj porkidon buĉas; tamen vi nomas vin malriĉa.

TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj ĉiam kelkaj arĝentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio dank’ al Dio!

ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredaĵon al malriĉulino, tion vi devas fari kaj ne ĝin proprigi al vi mem per maljusto.

TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas ŝin agi laŭ ŝia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne kontraŭdiras nek malhelpas.

ZEBEDEO. Laŭ leĝo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.