Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

TOBIO. Ĉio dependas de Marto kaj mi devas obei ŝin; nenio helpas. Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la heredaĵo? Mi rajtigas mian filon edziĝi, ĉar li tion humile petas, kaj se li edziĝas antaŭ ol Janjo, li ricevos la heredaĵon, tiel klare diras la testamento. Mi ankoraŭ vin foje demandas, ĉu tio estas malpraveco?

ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkaŭze malhelpas vian zorgatinon edziniĝi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas aŭdinta, ke la forĝisto Krisĉjo amas la junulinon kaj ŝi amas lin, sed vi de ĉiuj fortoj malhelpas ilian unuiĝon.

TOBIO. Estas vere; mi kontraŭstaras la aferon por la bono de Janjo mem. La forĝisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li tromplogos edziniĝi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la plej granda kanajlo en nia paroĥo. Jen kelkaj el liaj petolaĵoj: Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forĝejo, li prezentas al vi pipon, vi fumas momenton, subite vi aŭdas pafbruon antaŭ la nazo, kaj vi troviĝas meze de pulvofumo, kaj estu ĝoja, se nur kun doloretanta vizaĝo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Ĉu vi scias kion li faris al Manjo Mahlamäki, kiu iom raportaĉis pri li ĉe la eklezia ekzameno de legoscio? Li ĵetis en brutarejon de kompatinda Manjo saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri ĉevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed li ankaŭ sciis la superstiĉemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo? Kvazaŭ sago ŝi flugis