Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la pastrejo kun la sorĉsaketo en la mano. Ho, kiel la preposto Krisĉjon riproĉis. Tia estas la viro.

ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l’ vivo kaj mi malamas malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas juĝi la homon malinda.

TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon edziniĝi kun li antaŭ ol min leĝo devigas, kaj tiam la junulino kulpigu sin mem, ĉar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo tiel implikiĝas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontraŭstareble volas edziĝi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.

ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, ĝis li atingos sian 21:an jaron.

TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetiĝi vole-ne-vole. Cetere oni ne povas nin riproĉi pro tio, ke ni per permesata maniero profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke ŝi rifuzis fariĝi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian edziĝon ankaŭ la kaporalo celis per sia testamento. Li estis stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj ĉiam asertis sin la plej malfeliĉa en la mondo. Sed li tre amis Esko’n kaj Janjo’n, kiuj tiam estis nurĉemizaj infanetoj. Li admiris la rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamiĝis en la milda kaj saĝa rigardo de Janjo kaj versis pri ĝi. Li iomete vizitis lernejon en sia juneco.—Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn antaŭ sia morto li decidis, ke ambaŭ infanoj estu liaj heredantoj, sed laŭ stranga kondiĉo. »Tiu el ili»—li difinis—»kiu unue edziĝas, heredu kvincent talerojn». Kredeble tiu kondiĉo estis ŝerco, ĉar li