Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edziĝo de tiuj ambaŭ junaj personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro tio, post edziĝo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto kaj akceptos la talerojn, kiuj laŭleĝe apartenas al ni.

ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone ŝajnas, mi diris mian opinion malkaŝe, laŭ mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi petas!

TOBIO. Nu nu, nu nu!

ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon. (Elprenas el sia poŝo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)

TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.

ZEBEDEO. Nu, mi aŭdas.

TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito Tienhaara loĝas, kiel vi scias, nur kelkajn centpaŝojn de tie ĉi.

ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por manĝi kaj la akvo por trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne deflankiĝis el la naturo.

TOBIO. La homo estas perdita ŝafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne domaĝas, nur aldonos novajn fortojn.

ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn! Sed kial miri; tiel ja diras ankaŭ aliaj, forgesante, ke ĉiu ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo estas nekompensebla. Jam je la naskiĝo estas al ĉiu donita certa kvanto da tiu forto kaj laŭ ĝi dependas ankaŭ nia vivdaŭro kaj kiam ĝi estas eluzita la vivfadeno rompiĝas. Tio estas