Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vero, kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj. Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.

TOBIO. Certe estus bone vivi laŭ la Vorto. Sed ĉu tio okazas? La homo estas surdema, obstinema kaj malsaĝa, ĉar li ne komprenas kio utilas al li. Jes, kantoro; la malsaĝeco de la homaro estas granda kaj ĉiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la ekzemploj.—Nun, jen estas Esko kaj Miĉjo. (Esko kaj Miĉjo envenas.)

ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidiĝas kaj ekskribas.)

TOBIO. Nu, Miĉjo! Du bravaj junuloj ekiras edziĝi.

MIĈJO. Senprokraste ni devas ekiri.

TOBIO. Tuj, Miĉjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn eĉ renkontanta malsata rabistaro ne timigus.

ESKO. Mi neniam timas, paĉjo.

TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaŭ nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la preĝejo pri granda ŝtelisto, kiu ŝtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu, se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?

MIĈJO. Sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaŭ: akre rigardu ĉiun, kiun vi renkontas. Memoru ankaŭ lian eksteraĵon: mallonga hararo, pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laŭ la anonco. Vizitu ankaŭ la saĝulon, loĝantan en la sama vilaĝo kiel la fianĉino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun ŝtelist-