Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al mi, sed oni ordonas al mi nur enuigajn aferojn kaj malpermesas ĉiojn, kio estas agrabla.”

“Kiu do ordonas aŭ malpermesas ion al via reĝa moŝto?”

“Ministroj”, respondis Maĉjo. “Kiam vivis mia paĉjo, mi faris tion, kion li ordonis.”

“Nu, kompreneble, tiam vi estis en reĝa alteco, tronheredonto, sed nun…”

“Ĝuste nun estas pli malbone, ĉar estas multaj ministroj.”

“Ĉu militistaj aŭ civilaj?”

“Estas nur unu militista, la militministro, la aliaj estas civilaj.”

Felek enigis en sian baŝon plenmanon de framboj kaj komencis profunde mediti. Poste li demandis iom hezitante: “Ĉu en reĝa ĝardeno estas ĉerizoj?”

Maĉjon mirigis tiu ĉi demando, sed ĉar li havis grandan fidon al Felek, li respondis, ke estas ĉerizoj kaj piroj en la ĝardeno, kaj promesis doni al li tra kradoj, kiom li nur deziros.

“Nu, bonege — ni ne povas ofte vidi unu la alian, ĉar oni povas elserĉi nin —, ni ŝajnigos tute ne koni nin reciproke, kaj ni skribos leterojn. Viajn leterojn vi metos sur tabul-barilon (apud letero povas kuŝi ankaŭ ĉerizoj), kaj se la sekreta korespondaĵo estos kuŝigita, via reĝa moŝto nur ekfajfu — mi ĉion forprenos.”

“Kiam vi havos respondon por mi, vi ankaŭ ekfajfu!” ĝoje kriis Maĉjo.

“Oni ne fajfas je reĝo”, diris Felek, kolereme, “mi donos kukolsignalon.”

“Bone”, diris Maĉjo, “kiam vi revenos?”