Paĝo:La Gimnazio.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

preni kvitancon, — mia kristano ne aperis! Kia estas la kaŭzo? Li ne volas, ke lia filo troviĝu inter tiom multe da hebreoj! Faru kun li, kion vi deziras, — li ne volas! Li diras, ke li tion ne bezonas, ĉar por li, kiel por kristano, ĉiuj pordoj ja sen tio estas malfermitaj kaj li povas eniri, kien li volas! Kaj efektive, ĉu li ne estas prava! «Kion do vi deziras, sinjoro Ĥoljava», mi diras al li. — «Nenion», li respondas. Unuvorte, diskuto post diskuto, helpo de komplezemaj homoj… oni iris kun li en restoracion, oni trinkis unu glason, duan, trian.... Antaŭ ol mi atingis, ke li fine prenis la gimnazian kvitancon, mi perdis ĉiujn miajn fortojn. Fine, kun helpo de Dio, la celo estis atingita, kaj mi dankis la Plejpotencan, ke Li donis al mi ripozon.

Mi venis hejmen, — nova aventuro! Kio estas denove? Mia kunulino primeditis kaj decidis jenon: «Kiel! ni havas ja nur unu solan filon, unu okulon en la kapo, kaj nun li estos tie kaj ni estos ĉie tie? «Se estos tiele», ŝi diras, «por kio mi bezonas mian tutan vivon?» — «Kion do vi deziras, ekzemple?», mi diras. — «Kion mi povas deziri? Vi ne scias, kion mi deziras? Mi deziras», ŝi diras, «esti kune kun li.» — «Nu, kaj la domo?» mi diras, «kio estos kun la domo?» — «La domo», ŝi diras, «estos domo».... Nu, kion vi povas diri al ŝi? Por ne rakonti longe, mi simple diros al vi, ke ŝi enkaleŝiĝis kaj forveturis kun li tien, kaj mi restis tute sola en la tuta domo. Prezentu al vi, kian aspekton la domo ricevis! Al miaj malamikoj mi deziras tian domon. La vivo ĉesis esti vivo, la negoco ĉesis esti negoco, ĉio ruiniĝis, kaj nia tuta okupiĝo fariĝis skribado de leteroj; mi skribas al ŝi, ŝi reskribas al mi! leteroj tien, leteroj reen: «pacon kaj sanon al mia kara edzino»… « pacon kaj sanon al mia kara edzo»… «Pro Dio», mi skribas al ŝi, «al kio tio kondukos? oni estas ja nur homo! sen mastrino kia povas esti la ordo!…» Unuvorte, ĉio helpis kiel la pasintjara neĝo; venkis kompreneble ŝi, ne mi: ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» ion volas, ĉu tiam oni povas ion kontraŭfari?