Paĝo:La Gimnazio.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Estis decidite «gimnazio»! Oni devas, ŝi diras, komenci preparadi la knabon, ke li eniru en la «komencon de ĉiu saĝo», en la « mladŝe prigotovitelne»[1]. Certe ĝi estas granda scienco! bagatelo, la «mladŝe prigotovitelne»! Mi pensas, ke ĉe ni la plej senkapabla ĥedera[2] bubo, la unua renkontita komencanto, povus ilin ĉiujn kaŝi en la poŝo, des pli ankoraŭ tia knabo kiel mia, pri kiu mi povas diri al vi, ke se vi traveturos tutan imperion, vi ne trovos duan similan! Mi estas ja patro, kaj mi ne devas laŭdi, sed mi povas diri al vi, ke li havas kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo. Kion mi longe rakontu al vi? Li iris, kaj li stariĝis al la ekzameno, kaj li ekzameniĝis, kaj… ne sukcesis. Kiakaŭze? li ricevis «du»[3] el aritmetiko! Li estas, ili diras, malforta en la kalkulado, en la scienco de «matematiko», ili diras. Kiel plaĉas al vi tia historio? La knabo havas kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo, eĉ se vi traveturos tutan imperion, kaj ili rakontas al mi historiojn pri ia matematiko! Unuvorte, li malsukcesis en la ekzameno. Kompreneble, tio min tre forte ĉagrenis: Se li iris jam ekzameniĝi, mi dezirus almenaŭ, ke li sukcesu! Sed mi estas ja viro, ne virino, tial mi trankviliĝis kaj diris al mi: estu la afero propeka ofero, hebreo ja alkutimiĝis.... Sed iru, parolu kun ŝi! Ŝi enbatis en sian kapon la frenezaĵon, unu fojon por ĉiam, nepre devas esti gimnazio! Mi parolas al ŝi: «diru al mi, mia kara, por kio vi tion bezonas? Kontraŭ la milita servo? Li, dank’ al Dio, estas ja garantiita», mi diras, «li estas ja solinfano; por laborenspezi», mi diras, «mi ankaŭ bezonas tion kiel balaaĵon; kion», mi diras, «ĝi min malhelpas, se li estos butikisto simile al mi, aŭ komercisto simile al ĉiuj aliaj hebreoj? kaj se eble la sorto decidos, ke li estu riĉulo, bankiero, tio min ankaŭ ne afliktus». Tiel mi parolas kaj admonas. Sed ĉu

  1. Mladŝij prigotovitelnij klass (ruse) = komenca prepara klaso.
  2. Ĥedero = hebrea lernejo (religia) por malgrandaj knaboj.
  3. La noto «du» ĉe la ekzameno signifas «malbone».