Paĝo:La Gimnazio.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la muro ion aŭdas? «Pli bone estas», ŝi diras, «ke li ne eniris en la «mladŝe prigotovitelne»; ne granda malfeliĉo; pli bone estos, se li eniros rekte en la «starŝe prigotovitelne»[1] — Nu, kion fari! Vi volas «starŝe prigotovitelne», — estu «starŝe prigotovitelne»; ĝi certe estas por mi tre grava afero! la knabo havas ja kapon, kian vi ne trovos, eĉ se vi traveturos tutan imperion.... Sed kio estis la fino? Kiam venis la ĝusta prezentiĝo, li denove ricevis «du», jam ne de matematiko: lia skribado estas ne tute, kiel oni bezonas! tio estas, li skribas bone, sed nur pri unu litero li estas iom ne tute en ordo, pri la litero «jat»[2]; por diri pli ĝuste, li skribas ĝin, la literon «jat» — kial li ĝin ne skribus? sed lia malmerito estas, ili diras, li skribas ĝin ne tie, kie oni devas. Efektive, granda malfeliĉo! Mi tute ne scias, kiamaniere mi veturos al Poltavo aŭ al Lodz por la foiro, se li, Dio gardu, ne skribos la «jat» tie, kie ili tion deziras! Nu, mi diras al vi, kiam oni sciigis al ni la novaĵon, tiam ŝi, kompreneble, fariĝis tute furioza: ŝi flugis al la direktoro, ŝi diskutis, ŝi klarigis, ke la knabo ĉion bone scias, ke li en ĉio estas forta; por pruvo, ŝi diris, oni lin voku, oni lin ekzamenu denove, de la komenco.... Kompreneble, oni ŝin atentis, kiel la pasintjaran neĝon; oni enskribis «du»-on, kaj ankoraŭ kian duon! duon kun minuso![3] kaj nun kuru kaj insultu!… Komenciĝis kriado kaj tumulto: mia Dio, denove li ne sukcesis en la ekzameno! «Nu, kio do estas?», mi diras al ŝi, «kion fari? Ĉu ĝi valoras, ke oni pro tio venenu al si la vivon? Hebreo», mi diras, «ja alkutimiĝis».... Tiam ŝi, kompreneble, ekflamas kaj komencas ĵetadi fajron, malbenojn kaj insultojn, tute laŭ ilia maniero.... Sed tion ni lasu, — vere kompatinda estis li mem, la malfeliĉa knabo, kaj la koro doloris, kiam oni lin

  1. Starŝij prigotovitelnij klass (ruse) = pli progresinta prepara klaso.
  2. La sono «je» en la rusa lingvo estas skribata en multaj vortoj ne per la litero «je», sed per speciala litero «jat».
  3. La signo «minuso» iom malpligrandigas la valoron de la ekzamena noto.