Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li pensis, ke tie en la arbaro io ludis… Kio? ĉu li sciis?… La pinoj, fagoj, betuloj, orioloj, ĉio ludis: per unu vorto-tuta l’ arbaro!…

La eĥo ankaŭ… En la kampo ludis al li la artemizio, en la ĝardeneto apud la domo pepadis la paseroj, ke la ĉerizujoj tremis! En vesperoj li aŭskultadis ĉiujn voĉojn, kiuj estas en la vilaĝo kaj kredeble pensis al si, ke la tuta vilaĝo ludas. Kiam oni lin sendis al laboro, por ke li disĵetadu la sterkon, eĉ la vento ludis al li en la forkego.

Tiel unu fojon la laborestro, ekvidis lin starantan kun disĵetitaj haroj kaj aŭskultantan la venton en ligna forkego… ekvidis, kaj deliginte la rimenon, donis al li bonan memoraĵon. Sed kion tio ĉi utilis! La homoj nomis lin „Janko-muzikanto“!… En printempo li forkuradis el la domo por fari fajfilojn ĉe la rivereto. En noktoj, kiam la ranoj komencis kvakadi, la ortikoj sur la herbejoj triladi, la ardeoj super la roso bruadi, kiam la kokoj kantis post la bariloj, li ne povis dormi, li nur aŭskultadis, kaj Dio sola scias, kian muzikon li ĉiam aŭdis. En la preĝejon la patrino lin ne povis preni, ĉar kiam ektondras la orgenoj, aŭ kiam oni ekkantas per dolĉa voĉo, al la infano la okuloj tiel sin kovras per nebulo, kiel se ili jam ne rigardus el tiu ĉi mondo…

La nokta gardisto, kiu iradis tra la vilaĝo kaj, por ne ekdormi, kalkuladis la stelojn sur la ĉielo aŭ paroladis mallaŭte kun la hundoj, vidis ofte la blankan ĉemizeton de Janko, transkurantan en la mullumo al la vilaĝa gastejo. Sed la knabo ne iradis en la gastejon, nur apud la gastejon. Tie sidiĝinte ĉe la muro li aŭskultadis. La homoj dancis la „obertason“ iafoje ia juna vilaĝano ekkriis: „U—ha“! Estis aŭdata la frapado de botoj aŭ la voĉoj de knabinoj: „Kio?“ La violonoj kantadis mallaŭte: „Venis ili, ni kun ili: manĝi, trinki kaj babili“ kaj la violono-baso per profunda voĉo akompanadis: „Donu Di’! Donu Di’!“ La fenestroj brulis de lumo kaj ĉiu ligna kolono en la gastejo ŝajnis tremi, kanti kaj ludi, kaj Janko aŭskultis!…

Kion li donus por tio, se li povus havi tian violonon