Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiu hodiaŭ ĝin scias! Se oni povus kolekti iliajn disŝutitajn cindrojn, reveki la vivon malvarmiĝintan kaj demandi..... Ni ekaŭdus eble ne unu sciindan historion, ne unu utilan instruon.

Se iam, legantino, vi renkontos junan homon, al kiu viaj okuletoj, viaj kavetoj sur la vizaĝo, fine via busto — kaŭzos turniĝon de kapo kaj aliajn simptomojn de malsaneco.... Se vi trovos vin iam solaj en la ĝardena dometo… Se li komencos paroli kunligite, mallonge kaj sen senco....

Tiam permesu, ke li prenu vian maneton, kaj petu lin, ke li al vi klarigu: en kia tago ĉiuj gratuloj havis la signifon de sincereco?

Poste enskribu al vi tiun ĉi tagon, por ke vi sciu kaj en la malfrua maljuneco povu klarigi al viaj nepoj: kiam komencis la nova jaro por la mondo. Ne tiu nova jaro, kiun la sekigitaj astronomiistoj signadas per helpo de vitroj meridianaj kaj de horloĝoj elbatantaj la sekundojn, sed tiu ĉi, en kiu oni povis kredi al la vortoj, eĉ al la tro multe deziremaj.

Tio ĉi daŭras tre mallonge. La optika akso de la meridiana vitro kaj la novjara stelo apenaŭ en la daŭro de unu momento formas unu rektan linion, sed oni memoras tiajn aferojn, ah! tiel longe. Danke tion — la homoj havas kalendaron.

Sed antaŭ ol por vi alvenos la nova jaro, volu dume aŭskulti la sube donitan klarigon de la gratulado.

Via amanto farus tion ĉi certe pli precize, sed li — ne estas mi…

La plej malnova riĉegulo de la mondo estis Ofir. Lia tero sin tiradis semajnon da vojo longen la Tigro. Li havis 2000 sklavojn, super ili 100 ekonomiistojn kaj laborestrojn, kaj grandan nombron da bruto.

Tio ĉi estis mallonge post la elpelo de la homo el la paradizo. La suno, kiu kun la akompano de la planedoj kuras ĉirkaŭ sesdek milionojn da mejloj en jaro, irante ĉiam