Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

aero siajn veturilojn kaj malsuprenirinte tra la spacon, diris al Niŝadestro:

— He, he, Niŝadano, reĝoj-reĝo, Nalo! Vi estas dediĉita al la Vero. Helpon faru al ni. Estu nia sendito, ho la plej perfekta homo.



III.

Nalo diris promese:

— Jes, mi faros.

Tiel diris al ili, kaj kun manoj krucigitaj, demandis la ĉielestrojn.

— Kiu vi estas? kaj al kiu mi ŝajnas dezirinda sendito? kaj kion mi devas fari por vi? Diru ĉion laŭvere.

Kiam diris ĉi-tion Niŝadano, parolis Maghavan:

— Sciu, ke ni estas senmortemaj, alvenintaj pro kaŭzo de Damayanti. Mi estas Indro, jen Agni kaj jen Varuni kaj jen estas dio, pereiganta homajn korpojn, Yamo. Do vi sciigu la reĝidinon Damayanti, ke ni alvenis: mond-gardistoj, granda Indro kaj aliaj venas; volante vin vidi kaj posedi vin, deziras la dioj Sakro, Agni, Varuno, Yamo. Unu el ĉi-tiuj sinjoroj ŝi elektu kiel edzon.

Tion aŭdinte Nalo, krucigis la manojn, kaj diris al Sakro:

— Ne volu, ho ĉielestroj, sendi min, ĉar iras kun la sama intenco. Kiel homo menso-sana povas agi por la cela de alia viro? Tial indulgu min, ho grandaj sinjoroj.