Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

similan al li. Vi estas perlo de virinoj, Nalo — ornamo de viroj. Ligiĝo de l’ unu nobla kun alia nobla estus perfekta.

Al tiuj vortoj de la ansero Damayanti respondis:

— Vi diru al Nalo tiel kaj tiel!

— Jes — diris la ovo-naskito al la filino de Vidarbestro.

Kaj ĝi revenis Niŝadujon kaj rakontis ĉion al la reĝo Nalo.



II.

Damayanti, aŭdinte tiujn-ĉi vortojn de l’ ansero, de ĉi-tiu momento ne regis pli sin mem; ŝia animo estis apud Nalo. Do, meditanta, senfeliĉa, palvizaĝa, malgrasiĝinta — Damayanti de tiam senĉese sopiris. Ŝiaj okuloj rigardis malsupren, la virgino ŝajnis freneza, pal-kolora estis ŝia vizaĝnuanco kaj ŝia koro brulis pro l’ deziroj. Ŝi trovas jam neniam volupton en dormo, en trinko, en manĝo, nek tagon nek nokton ŝi dormas senĉese en larmoj ĝemetante:

— Ha, he!…

De ŝiaj gestoj, de ŝia aspekto la amikinoj divenis, ke ŝi ne estas jam estrino de si mem kaj ili venis al sinjoro de Vidarbujo kaj diris al li, ke lia filino ne estas jam estrino de si mem pro la kaŭzo de unu reĝido.

Aŭdinte tion-ĉi de l’ virginaro, ĉirkaŭanta lian filinon, reĝo Bhimo konsideris ĉi-tiun gravan aferon, kiu koncernas Damayantin.