Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

inta en Sovetio, ne kiel burokrato en la kancelarioj de Komintern, sed kiel laborulo en fabrikoj k laborejoj, por kompreni ĝuste, kion signifas tie por simpla laboristo la vorto partiano. Prezentu al vi la rolon de submastroj k spionoj en iu granda kapitalista fabriko k vi iomete komprenos, kiel la sovetia proletaro rilatas al partianoj: ĝi havas senton de timo k de malamo. Ekzistas tamen eta diferenco: en demokratie kapitalista reĝimo, la laboristo sentas sin libera, kiam li transpaŝis la sojlon de l’ fabriko, por reveni hejmen. En Sovetio la spionado de l’ partianoj okazas ĉie: en la fabriko, en la kunvenejo k eĉ en la hejmo.

Se vi scias, ke ekzistas proksimume du milionoj k duono da partianoj, kompare kun cent sep-dek milionoj da loĝantoj, tiam mi lasas al vi la zorgon decidi, ĉu tiu regado de malplimulto super grandega plimulto povas prave esti nomata «Diktaturo de l’ Proletaro».

Ruper: Sed vi forgesas aŭ prisilentas, ke la bolŝevika partio reprezentas la verajn interesojn de l’ proletaro, ke ĝi estas ĝia plej konscia parto k pro tio havas la fidon de la amaso. La Partio, fondita de Lenin, konsistigas la eliton de l’ laboristaro k estas netolereble aŭdi tian kalumniadon pri organizo, kiu sukcese gvidis la Revolucion…

Futer: Neniu neas la grandajn meritojn k kvalitojn de Lenin, de Trocki…

Ruper: Ha! ne parolu pri Trocki, tiu perfidulo…

Futer: … k. a. eminentaj gvidantoj de la Oktobra Revolucio. Sed, de tiam, dek-ok jaroj forpasis, Lenin mortis k fariĝis sanktulo, kies kadavro estas adorata sur la Ruĝa Placo en Moskvo k kies portretoj anstataŭas la carajn ikonojn en la hejmoj de l’ novaj kreduloj; tiu «perfidulo», Trocki, estas en ekzilo k la eks-prezidanto de Komintern, Zinovjev, sidas en malliberejo kun miloj da malnovaj, malpli famaj bolŝevikoj; la demando sekve estas esplori la nunan staton de l’ bolŝevika partio, ĝian nunan agadon k ne la rolon, kiun ĝi ludis en la komenca tempo.

Oni ne devas malatenti la lecionojn de la Historio: tro ofte jam okazis, ke revolucia, liberiga movado fariĝis reakcia k subprema, post kiam ĝiaj gvidantoj