Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

k proleto estas pli malpli simile prilaborataj de la samaj ŝtataj rimedoj. Parolante la saman lingvon, ili per tiu fortega ligilo iel sentas sin el sama granda familio. Homoj nacie enkadrigitaj tiel akiras similon de animo k karaktero; ili sentas inter si ian parencecon, ĉefe en historiaj tempoj, kiaj estas la militoj. Tiel povas estiĝi tiaj patriotaj psikomalsanoj kiel tiu, kiun oni povis konstati en 1914 ĉe la eksplodo de l’ milito. La klasbatalemo forventoliĝis k ekregis dum la unuaj monatoj ia «sankta unuiĝo» inter la klasoj. La patriotisma entuziasmo facile superregis ĉiujn aliajn sentojn, k narkotis la malfortan raciemon.

Nacioj estas realaĵoj, estas faktoj. Kompreneble, konstati fakton ne signifas ĝin pravigi. Religioj, epidemioj ankaŭ estas faktoj k ilia ekzisto ne praviĝas pro tio. Sed estas ankaŭ fakto, ke Ĵores k kun li Bebel, Lenin[1] k. a. malpli fa-

  1. «Se, en iu milito, temas pri defendo al la demokratio, pri batalo kontraŭ jugo kiu subpremas la nacion, mi neniel kontraŭas al tia milito, k mi ne timos la vorton «naci-defendo», kiam ĝi rilatas al tiu speco de milito aŭ ribelo… Estus same ridinde ne voli agnoski, ke pravaj estas la militoj, kiuj povus nuntempe eksplodi inter subpremataj popoloj kaj iliaj subpremantoj, kiel ekzemple la ribelo de la Irlandanoj kontraŭ Anglio, de Maroko kontraŭ Francio, de Ukrainio kontraŭ Rusio k.t.p.» LENIN Nefermita Letero al Boris Suvarin, 1916 — en «La Socia Kritiko» (La Critique Sociale) n-ro 1, Marto 1931.