Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

maj gvidantoj de l’ laborista movado prezentis al si la nacion kiel ion naturan k defendindan.

Parafrazante diron de Bekn (angle: Bacon): «iom da scienco malfortigas la kredon je dio; multe da scienco ĝin fortigas», Ĵores konkludis jene sian tezon: «iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo plifortigas ĝin. Iom da patriotismo malfortigas la internaciismon, multe da patriotismo plifortigas ĝin.» Tio signifas tre klare, ke la internaciismo neniel akcelas la sennaciigon de l’ mondo.

Cetere ĉiuj kongresoj de la diversaj Internacioj sin deklaris por la sendependeco de l’ nacioj, por la aŭtonomio de l’ patrioj. La internaciismo sekve estas nur sistemo, kiu celas starigi juran aranĝon inter la nacioj por eviti konfliktojn k militojn, sed neniel pretendas forigi la naciajn apartaĵojn, kiujn konsistigas lingvoj, moroj, tradicioj, ktp. ks.

Internaciistoj — ne ĉiuj[1] — konfesas la

  1. Lenin estis kontraŭulo de esperanto k sekve ĉiuj ortodoksaj leninistoj, kiuj jam lernis esperanton, devus ĝin… mallerni. En la ruslingva gazeto Raboĉe Krestdjnskij Korespondent, n-o 21, 15-an de novembro 1928, K-dino M. J. Uljanova, la fratino de Lenin, diris interalie jenon: «Lenin plurfoje parolis pri esperanto k tre malfavore, konsiderante ĝin tro artefarita, simpligita k malviva…» Kaj en Sennaciulo n-o 278, 30-an de januaro 1930, aperis sciigo de Karl Lindhagen, urbestro de Stokholmo, kiu siatempe provis interesi Lenin pri esperanto, okaze de interparolo. La fama gvidinto de Komintern diris: «Ni jam havas tri mondlingvojn