Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per tio, ke la plialtiĝinta popolklerigo akirebligas al ĉiu apud sia gepatra lingvo krome mondlingvon, tiel ke ĉiu povas ĉie en tutmondo orientiĝi, interkompreniĝi, senti sin hejme.

«Ne la diferencigo, sed la asimilado de l’ naciecoj, ne la altiro de l’ amasoj al ia nacia kulturo, sed tio al la eŭropa kulturo, kiu iĝas ĉiam pli samsignifa kun mondkulturo, estas la celo de l’ socialisma evoluo.»

La tezo de Kaŭcki celas montri, ke la asimiliĝo de l’ naciecoj estas io neevitebla k ke oni ne devas perforte malhelpi tion. Ĉu oni povas konkludi el tio, ke la fama socialdemokrata teoriulo estas sennaciisto? Certe ne. Li ja prezentas al si, kiel ĉiuj aliaj socialistoj, komunistoj k eĉ anarkistoj[1], socialisman socion, funkciantan en naciaj kadroj. Li parolas pri mondlingvo kiel helpa lingvo apud la gepatra. Kaj kiu estu tiu helpa lingvo? Tion li ne diras. Eble li pensas pri la angla aŭ la franca, se ne la germana. Ni

  1. Komp. artikolon en Sennaciulo n-ro 297 kun titolo: Anarkismo kaj Sennaciismo. Sendube la anarkistoj kontraŭbatalas la patrion. Sed necesas rimarki, ke ili identigas la patrion kun la ŝtato. Celante detrui la ŝtaton, tio ne signifas, ke ili ankaŭ celas detrui la naciajn apartaĵojn, kiaj estas la lingvoj k kulturoj. En la menciita artikolo, Sebastiano For (france: Faure) priskribante la funkciadon de anarkista socio, konservas la nacian kadron. Kaj ne povas aliel esti ĉe tiu aŭtoro, ĉar li ne prikonsideras la lingvan problemon, kiun solvis la esperantistoj.