Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Malhelpas al tio plurjarcenta peza tradicio, malsamaj lingvoj k malsama edukado.

Tiuj laboristoj estas ankaŭ plej ofte ekspluatataj de la sama mastro: la financa kapitalo, kiun per la akcia sistemo konsistigas la pruntoj de monhavantoj el ĉiuj mondpartoj. En la borsoj de l’ grandurboj iu ajn monhavanto povas ja aĉeti la laborforton de homoj, kiujn li ne konas, kiujn li neniam vidos, pri kies ekzisto li eĉ ne pensas. Kaj se okazas bankroto de gravaj bankoj en Nov-Jorko, tiu reefikas sur la ekonomian vivon en Tokio k en Berlino. Neniu neas tion.

Estas ankaŭ ŝablono paroli pri la tumonda trafiko, pri la senfadena telefonio k aliaj similaj komunikiloj. La mondo malvastiĝas pli k pli. Sed la ideologio de l’ amasoj restas grandparte ankoraŭ tia, kia ĝi estis antaŭ jarcento, kiam povis tiam ekzisti naciaj ekonomioj k sekve nacia sendependeco. Tia stato de l’ nacioj fariĝis nuntempe vera mito. Reale sur la terglobo restas tre malmultaj popoloj, kiuj konservis ĝis nun feŭdan sociaranĝon k povus iel pravigi siajn rajtojn je memstareco k ignoro al la cetera mondo. Aliflanke tiaj rajtoj baziĝas sur sentimentaj konsideroj.

La sennaciistoj prezentas do al si la teron kiel unuon, kiel tuton, apartenantan al ĉiuj teranoj. Se en iu regiono ekzistas krudaĵoj, neutiligataj de la tieuloj, ni opinias, ke ĉi tiuj lastaj ne raj-