Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konsistigi la necesajn kondiĉojn por ke ekzistu daŭra paca stato en la mondo.

La sinteno de la sennaciistoj antaŭ la agitado por naciliberiĝo similas tiun de kuracisto, kiu vidas malkleran kamparanon flegi malsanon per ridinde fantaziaj rimedoj. Se tiu kuracisto estas bonkora, li kompatas la pacienton tiel flegitan, sed ne povas helpi al tia flegado; li tiam proponas taŭgajn kuracilojn k ĉagreniĝas, se la flegisto ne akceptas ilin.

La agitado, kiun faras anarkistoj, komunistoj k socialistoj por la sendependiĝo de l’ popoloj estas ja esence reakcia, kontraŭas al la dezirinda unueciĝo de l’ mondo k kaŭzas grandan perdon de energio, tempo k sango.

Okazas eĉ, ke tia politiko efikas favore al iu imperiisma ŝtato kontraŭ alia. Unu ekzemplo: La batalo de l’ generalo Sandino en Nikaragvo kontraŭ Usono. En ĉiuj «revoluciaj» gazetoj el la tuta mondo oni povis legi flamajn alvokojn por subteni la «heroan» batalon de l’ granda patrioto el Nikaragvo kontraŭ la usona imperiismo. Sandino tamen tute ne celis starigi socialisman regadon en tiu mondparto. Kaj eĉ se li celus tion, li ne havus ian ŝancon sukcesi en tiu malgranda lando. Rilate Sovetion, kiu reprezentas la sesonon de l’ mondo, ekzistas eĉ duboj ĉe pluraj eminentaj revoluciuloj pri la eblo starigi tie socialismon. Estas bone konate ke Trocki,