ekzistas. Kio malhelpas k baras, tio estas la subjektivaj fortoj, la tradicioj, la diversaj kulturoj k lingvoj. Kiuj konscie k celkonforme volas labori al la mondunuecigo, al la sennaciigo de l’ popoloj, tiuj devas akceli senĉesan, senkompromisan batalon kontraŭ ĉiaj naciaj superstiĉoj, ĉu lingvaj, ĉu aliaj; tiuj havas intereson subteni ĉion, kio helpas en tiun direkton.
La sennaciistoj plenkonscie sin dediĉas al tiu tasko; ili rifuzas helpi al la oportunismaj klopodoj de partioj, kies ĉefa celo estas kapti la regadon en iu lando. Por sukcesi en tiu tasko, la politikaj agituloj sin apogas eĉ sur la antaŭjuĝoj de la amasoj. Ili agitadas plej ofte per tute demagogiaj procedoj, kiuj ne detruas la radikojn de tio, kion necesas neniigi por starigi sennaciecan socion.
Plej trafan ekzemplon liveris lastatempe la Germana Komunista Partio, okaze de l’ baloto por elekti deputitojn por la regna parlamento. En ĝia programo la naciismo ludis grandan rolon. Kelkrilate ĝi eĉ similis tiun de la naci-socialistoj (faŝistoj aŭ Hitleranoj). Se ĉi tiuj lastaj povis atingi grandajn sukcesojn k se la komunistoj ankaŭ sukcesis forpreni relative multajn voĉojn el la socialdemokrata fronto, estas ĉefe dank’ al tio, ke ilia programo lerte utiligis la naciemon de l’ popolamasoj. La rezulto de tio estas, ke nuntempe en Germanio la naciisma ondo minacas ĉion superakvigi.