Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
III.
La pozicio de la sennaciistoj antaŭ la esperanta movado
a)ANTAŬ LA BURĜA MOVADO

Kio karakterizas la sennaciismon, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l’ homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la «fatalaj leĝoj» de l’ historio estas nur relativaj.

Unu el la plej belaj k revoluciigaj inventoj de l’ homo estas la artefarita lingvo. Esperanto estas mirinda ilo, kiun neniu homo ankoraŭ scipovas plene utiligi. Eĉ la aŭtoro mem ne kapablis apliki ĉiujn ĝiajn latentajn riĉojn. Zamenhof es-