Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fine, kun la fierego de Romano: civis romanus sum, li diros: «Mi estas Argentinano!»

La citita ekzemplo tre trafe montras, kiel estas eble krei artifike ian ajn ideologion. Oni ja povas fari budhismanon, aŭ hinduismanon, judismanon, islamanon, katolikon ktp. el kiu ajn infano. Simile kreiĝas angla patrioto, aŭ argentina, franca, germana, japana ktp.

La edukado estas granda potenco.

Sendube ĉe ilia naskiĝo la ideoj ĉiam havas materian bazon, konkretan subtenilon. Ni jam vidis, ke la pripatria ideo havis ĉe la komenco realan signifon, ĉar ĝi rilatis al la terpeco, kie la «patroj» estis entombigitaj. Sed kiam la ideoj estas naskiĝintaj, ŝajnas, ke ili daŭre vivas per si mem; ili sin nutras kvazaŭ el sia propra substanco, sen la helpo de la jam delonge formalaperinta materia bazo; ili evoluadas, transformiĝas kaj fariĝas iloj en la manoj de la klaso, kiu havas intereson ilin utiligi por siaj apartaj celoj.

La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto el la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l’ patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon.

Post jarcentoj da luktado, la homoj en la pli malpli kulturitaj landoj akiris la rajton aparteni